Celante internacian komunikadon, homo ĉiam suferas limigon en sia lingva rajto, kiam estas devigata al la studado de nacia lingvo apartenanta al alia popolo, kiu ĝin parolas denaske.
Kiam oni uzas la lingvon de la interparolanto, tio estas, la lingvo kiun li uzas ekde sia infaneco, la nedenaska parolanto suferas malavantaĝon, ĉar lia atento estos dividita inter la uzado de la fremda lingvo, kiun li estas devigata paroli, kaj la temo pri kiu li argumentas.
La timo fari prononcajn erarojn aŭ uzi strangajn dirmanierojn timigas tiun fremdan uzanton, ĉar li memoras ridindajn frazojn eldiritajn de alilandanoj, kiam ili klopodas paroli lian lingvon.
Kelkfoje la denaska parolanto bone komprenas kiom la eksterlandano diras. Bone komprenas, sed ridetas, ĉar li parolas en nekutima maniero. Ĝis tiam, tiu homo pensadis, ke li bone regas tiun fremdan lingvon, ĉar li kapablas legi, aŭdi kaj kompreni ĝin, ne konsciante ke la pasiva uzado de naturaj lingvoj estas multe pli facila ol la aktiva, precipe la parolata.
La malfacilaĵoj en la buŝa uzado de fremda lingvo ne estas nur en la prononco, sed en la sintakso, tio estas la kutimo aranĝi la elementojn de la frazoj, kiun ĉiu popolo faras siamaniere.
La avantaĝo kiun ĝuas la denaska parolanto estas ege evidenta, kiam lia interparolanto uzas lian lingvon. Ĉiokaze estas pli facile al la denaskulo diskuti, argumenti, influi, konvinki, vendi, eĉ imponi siajn ideojn, ĉar la nedenaskulo devas atenti ne nur la diskutatan temon, sed ankaŭ zorgi por ne sin esprimi maladekvate aŭ ridinde.
Oni vidas do, ke elekti nacian lingvon por la rolo de internacia komunikilo signifas malrespekti nediskuteblan rajton de ĉiuj popoloj, kiuj ne havas tiun lingvon kiel sian patrinan idiomon, kaj samtempe doni al la popolo, kiu parolas ĝin kiel sian ĉiutagan lingvon, multon da avantaĝoj, kontraŭ kiuj leviĝus la ceteraj popoloj, kiuj plendus la saman rajton ne elspezi tempon, penon nek monon necesajn al la lernado de fremda lingvo.
Neniu saĝa homo kontraŭstaras liberan lernadon de fremdaj lingvoj. Ĉiu idiomo lernita signifas larĝan fenestron malfermitan al alia kulturo, alia vivmaniero, alia mondo. Sed ne estas la sama afero deviga lernado de nacia fremda lingvo por uzado en akademiaj aktivecoj, en profesiaj rondoj aŭ en politikaj diskutoj.
La lingvo de alia popolo lernata pro bezono de komunikado fariĝas vera atenco kontraŭ la egaleco de lingva rajto inter la homoj.
Kiom da jaroj oni bezonas por lernado, kiu ebligas nur mezbonan regadon de fremda lingvo?
Ĉu estas juste, ke la denaskaj parolantoj de difinitaj naturaj lingvoj ĝuu facilecon en la komunikado, dum popoloj de aliaj lingvoj elspezas tempon kaj monon celante komunikadon malbonan, ne trafan, malperfektan kaj eĉ servilan?
La lernado de fremda lingvo por tiuj, kiuj estas devigataj uzi ĝin kiel internacian idiomon, makulas naturan rajton pri egaleco, ĉar devigas iun uzi lingvan kodon prezentantan malsaman nivelon pri facileco / malfacileco inter la du interparolantoj.
Sed, se ĉiuj volus uzi la rajton paroli sian propran lingvon, la komunikado ne estus ebla en la mondo, escepte se oni uzus la helpon de tradukantoj. Efektive, tradukado ja reprezentas pozitivan paŝon en la kampon de respekto al lingvaj rajtoj. Sed, la tradukistoj tre ŝarĝas la komunikadon, precipe la buŝan, kiu, en pluraj kazoj ne sukcesas atingi akcepteblan nivelon de akurateco.
Kvankam ne alvenante al la ekstremo de la kruela ítala diraĵo traduttore traditore (tradukanto perfidanto), estas facile agnoski ke la figuro de tiu “tria” persono inter verkisto kaj leganto, aŭ – pli grave – inter parolanto kaj aŭskultanto malpligrandigas – kiam ne komplete viŝas – multajn gravajn nuancojn de skribita teksto aŭ de buŝa komunikado.
Traduki ne signifas nur simple anstataŭigi vortojn de unu lingvo per ĝiaj respondaj en la alian, kiel lajkoj ĝenerale pensas. Se tradukado estus tiel simpla tasko, antaŭ multe da tempo komputiloj jam estis operaciintaj same kiel kompetentaj homaj tradukistoj.
Traduki signifas bone kompreni mesaĝon, interpreti ĝin komplete kaj profunde, kaj poste, rekodigi ĝin en alian lingvon. Tiu lingvo ne malofte prezentas specifajn trajtojn en sia strukturo, en siaj esprimrimedoj, kelkfoje tre malsamajn al tiuj de la lingvo en kiu la mesaĝo estis prilaborita en sia origino.
Traduki signifas transigi ideojn de unu universo al alia, ĉar ĉiu homa parola grupo vidas kaj sentas sian realaĵon laŭ propra koncepto, konstruante tiamaniere sian lingvan universon. Naturaj lingvoj estas simbolaj kaj spegulas la mondon ekde sia aparta vidpunkto, ĉirkaŭliniigante la rezonadon ene de lingvaj limigoj de ĉiu popolo. Pro tio, altnivela traduko postulas – krom sufiĉe bona nivelo de kono de la temoj pritraktataj – profundan regadon de la du lingvoj, kio nepre necese inkludas profundan konon de la psikologiaj aspektoj de tiuj lingvoj.
Skribita traduko estas pli simpla. En la soleco de sia kabineto, la tradukisto havas sufiĉan tempon por serĉi, analizi, kompari, mediti kaj, finfine – eĉ post konsulto al kolego – decidi la plej taŭgan formon.
Sed, dum buŝa tradukado – ĉu paralela, ĉu samtempa – la psikologia trudo de eblaj komparoj, fare de personoj kiuj regas la du lingvojn, kelkfoje ĝenas la tradukiston. Krom tio, oni devas konsideri la premon de la tempo. La tradukanto bezonas iel traduki tiun periodon, ĉar alia venos tuj, sen ŝanco esti ripetata. Malgraŭ la kompetenteco de la tradukanto, oni perdas la elokventecon, la voĉajn nuancojn, la vervon, la magnetismon, resume, la senton de la oratoro.
La afero fariĝas pli grava kiam la tradukanto agas kiel interpretisto, antaŭ du interparolantoj. Ĉiokaze aliaj aspektoj devas esti konsiderataj: la fizikan ĉeeston de la personoj; la fizionomion; la mienon; la tembron de la voĉo. Ĉio tio influos favore aŭ malfavore, se ne en la tono, almenaŭ en la elekto de vorto aŭ de esprimo, kiun li uzos. Interpretisto estas homa estulo, havanta preferojn kaj antipatiojn. Li ne estas maŝino!
Kelkfoje, malgraŭ sia honesta zorgo, la interpretisto ne sukcesas doni al la mesaĝo tiun dezireblan koloron aŭ tiun saman emfazon kiun li aŭdis, ĉar li estas tradukisto, lingvo-interpretanto, kaj ne aktoro kiu kapablas komplete preni sur sin la personecon de tiu, kiu eldiras sian mesaĝon.
Nur en komunikado tre simpla, la mesaĝo ne ricevas la influon de la tradukanto. Kaj tiu ĉi influo varias ekde simpla “maŝina” traduko, estinganta la brilon, la emfazon, la magion de la parolanto, ĝis la ekstremo ebligi konsciajn aŭ nekonsciajn forigojn aŭ aldonojn de ideoj.
Pro tio, en konversacio inter parolantoj de malsamaj idiomoj, la komunikado estos pli efika kiam ĝi okazas direkte, ĉar tiamaniere oni forigas la intermetitan personecon de la tradukanto.
Tamen, rigardante la aferon el la vidpunkto de justeco, de respekto al la lingvaj rajtoj de la popoloj, tiu rekta komunikado devas esti efektivigata pere de unu lingvo kiu apartenas al neniu de la interparolantoj.
Al neniu de la interparolantoj kaj al neniu nacio. Oni devas atente rimarki ke lingvo estas kondukilo de moroj, de pensmanieroj, de sociaj kondutoj, de artoj, de kredaĵoj, de aliaj produktoj de aktivecoj de iu socia grupo, tio estas, de la kulturo de iu popolo, kiu uzas ĝin ĉiutage.
Tradukante verkon en nacian lingvon, oni malofte celas ĝian mondan disvastigon, esceptante kiam temas pri scienco aŭ tekniko. Ekzemple: portugallingva literatura verko, ne estos legata de danoj, de hungaroj, de svedoj kaj de aliaj popoloj pere de rekta traduko el la portugala en tiujn lingvojn. Ĝenerale oni trovas portugallingvan literaturon tradukitan en tiujn lingvojn, ne rekte el la originala fonto, sed el traduko jam farita en la anglan aŭ en la francan. Se ne pasos tra la filtro de la intereso de parolantoj de la angla kaj, ne tiom alte, de la franca lingvo, la verkoj de pluraj popoloj ne havas eblon fariĝi konata en la mondo.
Ankaŭ la kontraŭo estas vera: legantoj de la portugala lingvo ne havas oportunon koni amason da verkoj originale skribitaj en minoritataj lingvoj, kiel la jam cititaj, escepte se tiuj verkoj estis antaŭe tradukitaj en la anglan aŭ en la francan. Estas facile konstatebla la fakto, ke pluraj danaj, hungaraj, svedaj, norvegaj kaj aliaj verkoj estas tradukitaj en la portugalan, ne rekte el la originalo, sed el ties traduko en la anglan aŭ en la francan. Multaj homaj komunumoj malofte havas oportunon koni la verkojn de aliaj popoloj pro tiu damaĝa selektado.
La rekta traduko en neŭtralan lingvon, kontraŭe, estus destinita al ĉiuj popoloj, kaj multe faciligus senperan aliron al la monda literaturo, al popoloj en kies lingvoj la tradukoj ne estus rentodonaj.
La uzado de internacia neŭtrala lingvo ne estas nur teoria revo, kiel kelkaj diras, ĉar en Eŭropo, la popoloj jam havis efikan komunan komunikilon: la latinan lingvon, kiu estis ilo por diplomatia komunikado, por scienca disvastigado, por politika kaj filozofia diskutado, eĉ por instruado en universitatoj dum pluraj jarcentoj.
Estas notinde ke la lingvo kiu estis uzata kiel interlingvo ne estis tiu sama idiomo ĉiutage parolata de la popolo, la tiel nomata Sermo Vulgaris (Vulgara Lingvo). Ĝi ne estis tiu lingvo submetita al la nestabileco de la natura evoluado de lingvoj, kiu iom post iom transformiĝis en la diversaj romanidaj lingvoj. La idiomo uzata en internaciaj komunikadoj estis produkto stabila, zorge prilaborita de gramatikistoj kaj stilistoj de la latina mondo, kiu hodiaŭ povus esti nomata planlingvo.
La cirkonstanco, ke ĝi apartenis al neniu popolo, donadis al la latina lingvo la plej gravan kondiĉon por roli kiel interlingvo: la politika neŭtraleco.
La naturaj lingvoj ĉiam alfrontas gravajn reagojn en ilia uzado kiel internaciaj lingvoj. Reagoj, kiuj varias laŭ la regionoj kie oni pretendas uzi ilin. Verdire, ne ekzistas eĉ unu natura lingvo, kiu garantias al sia parolanto liberan uzon en la tuta mondo, eĉ ne en la tuta Eŭropo.
Malgraŭ tio, kelkaj nacioj politike kaj ekonomie potencaj vigle agas kaj investas altajn sumojn, celante disvastigi – eĉ trudi – siajn idiomojn kvazaŭ internacia komunikilo, ĉar neniu povas nei la politikan prestiĝon kaj ekonomiajn avantaĝojn, kiuj revenas kiel altaj dividendoj, pro la bone faritaj investoj.
Agnoski la uzadon de lingvo de alia popolo kiel dua lingvo signifas rezigni aŭtentikan nacian lingvan rajton, Signifas levi alten la landon uzantan tiun lingvon al la rango de kultura metropolo. Tia agado signifas psikologie sin submeti al ĝi, akceptante ĝian politikan kaj kulturan influon, en la plej profunda senco de la vorto.
Reliefigante la gravecon de tiu ĉi problemo, oni ne defendas absurdan naciismon, tute fermitan al renovigantaj ideoj alvenantaj de eksterlando. Saĝeco montras ke neniu lando efektive progresas se ĝi sin fermas al la saniga konfrontado kun ideoj generiitaj en la etoso de aliaj kulturoj. Oni deziras nur elmontri la riskon de perdo de naciaj karakterizoj, kiel konsekvenco de forta influo veninta el definitaj kulturoj, kiun oni nekoncie ricevas.
Nuntempe oni konstatas la pligrandigon de konscio rilate al la konservado de naciaj trajtoj ne nur en malgrandaj etnaj grupoj, sed ankaŭ en nacioj. La zorgema konservado de tiuj propraj karakterizoj estas esencaj por subteni la unuecon de socia grupo, ĉu malgranda ĉu granda. Kaj en la centro de tiuj kongluaj faktoroj de unu popolo, de unu etna grupo, troviĝas la lingvo, kiel determina faktoro por la subteno de nacia unueco.
La nivelo de tiu konsciado pri la rolo de lingvo kiel faktoro de aparta etnio estas tiel alta ke, en la jaro 1966, en Barcelono, kongreso okazigita de uzantoj de minoritataj lingvoj produktis dokumenton titolita Universala Deklaro de Lingvaj Rajtoj.
Dante Alighieri bone komprenis la valoron de lingvo kiel esenca elemento por reunuigi Italion, kiam, en la dektria jarcento verkis sian faman Dian Komedion, li uzis la toskanan dialekton – kun kelkaj malgrandaj adaptoj – celante ke ĝi fariĝu la lingvo de la tuta Italio. La uzado de lokaj dialektoj daŭris kaj restas ankoraŭ en la intimeco de família vivo, sed la akcepto de la tiel nomata Madre língua (patrina lingvo) estas fakto en la komunikado oficiala kaj neoficiala en nacia nivelo.
En la deknaŭa jarcento, la saman ideon havis Eliezer Ben-Jehuda, kiu simpligis la strukturon de la hebrea lingvo, renovigante ankaŭ ĝian vortprovizon, celante kapabligi ĝin al la moderna parolado kaj servi kiel nacian lingvon de Israelo.
Paralele al tiu konsciigo pri naciaj valoroj, oni rimarkas, ekde kelka tempo, la naskiĝon de planeda konscio. Nuntempe, popoloj kiuj ankoraŭ ne lernis dividi siajn riĉaĵojn, jam dividas kaj partoprenas almenaŭ komunajn problemojn. La urĝa bezono konservi la loĝeblecon de la Planedo oportunigas, tiu rilate, pli da dialogoj ol sukcesis eĉ la religioj.
Naskiĝas en la homo la ideo pri apartenado al unu komunumo, kiu transcendas la mallarĝajn limojn de la nacioj. Homo jam komencas vidi mondon, en kiu la uzado de inteligenteco sin turnu ankaŭ al la kreado kaj kulturado de paca klimato.
La apero de planeda konscio estas pli ol dezirebla – ĝi estas nepre necesa al la survivado de la Homaro. Kaj tiu bonaŭgura planeda konscio devas aperi ne kiel opozicio al legitima naciismo, kulturita de ĉiuj popoloj, sed kiel pli granda dimensio, kiel forta antaŭeniro de la homa penso.
Tiu konscio pri apartenado al komunumo kiu ŝvebas super la mallarĝaj naciaj limoj prezentas novan dimension en la historio de la Homaro. Sed ĝi ne povos plene efektiviĝi pere de simplaj politikaj katekizadoj.
Nur pli granda kaj efektiva homa kontakto ebligos la aperon de tiu alte dezirinda supernacia konscio.
Societoj, organizaĵoj, laborgrupoj monde agantaj ekaperas en granda kvanto. Ili signifas novan ŝtupon de la evoluo en la homara historio. La homa socia konscienco, kiu komenciĝis kun la elvolviĝado de la triba konscio, nun pligrandiĝas, transpasante la naciajn limojn.
Ĉiokaze oni devas reliefigi la notindan agadon de Eŭropa Unio, kie dudek ok landoj kunvivadas, serĉante pacajn solvojn por siaj komunaj problemoj.
Aliflanke, oni bedaŭras, ke ĝuste sur tiu kampo – tiel promesoplena – eble la plej grava strebo celanta pacan kunvivadon en la tuta historio de la Homaro – perdiĝas la plej noblaj klopodoj celantaj inteligentan kaj vere humanecan kunvivadon, pro la fortaj lingvaj baroj kiuj stariĝas, tio estas, la uzado de dudek tri malsamajn lingvojn.
Veraj lingvaj baroj ĉar – pro la manko de komuna lingvo, libere agnoskita de ĉiuj – oni devas uzi tiujn kriplajn tradukajn rimedojn jam cititajn. Ŝajnas ironio la fakto, ke jam ekzistas komuna nenacia monero libere kaj inteligente adoptita, flanke de manko de interkonsento pri adopto de komuna lingvo.
Kial oni ne adoptas neŭtralan lingvon, artefarite kreitan kiel Eŭron? La respondo estas evidenta: Ĉe unu flanko estas la terura regado de nacioj, kiuj ne volas rezigni la facilecon kiun ili havas pro la ne bezono lerni alian lingvon, tiamaniere sin metante en la saman nivelon kun la aliaj nacioj, kiel indikas la justeco; ĉe la alia flanko survivas la servilecon kaj la kontentiĝeman spiriton de la representantoj de la ceteraj landoj.
Claude Piron, denaska parolanto de la franca, psikologo, profesoro, poligloto, tradukisto de UNO kaj de MSO, dum pluraj jaroj, denoncas ke en la sidejoj de Eŭropa Unio ne estas fidela observado de la lingva rajto de ties ŝtataj membroj:
“(…) en la sekretariejo, ĝenerale oni ne uzas la nederlandan, la gregan, la finnan kaj aliajn lingvojn “nefortajn”. Kelkaj lingvoj estas “pli egalaj ol la aliaj”, ĉu kiam iu deziras esti dungita kiel funkciulo de Eŭropa Unio, ĉu kiam unu civitano aŭ parlamentano bezonas interkomunikiĝi kun la administraciantoj.”
Sur la scienca kampo la situacio estas la sama. Scientistoj vojaĝas al malproksimaj lokoj celante prezentadon de la rezultoj de siaj serĉadoj, sed ilia prezentado ne disvolviĝas tiel rapide kaj efike kiel ili esperis pro la lingvaj malfacilaĵoj.
Amaso da altvaloraj spertoj ne estas komplete partoprenataj, aŭ eĉ perdiĝas, kiam mankas komuna lingvo en internaciaj simpozioj, kongresoj kaj similaj renkontiĝoj.
La malprofito estas malpligranda kiam temas pri skribita komunikado, pere de libroj aŭ de periodaĵoj, ĉar la leganto havas tempon por uzi vortaron aŭ peti helpon de tradukisto.
En internaciaj kongresoj, kie partoprenantoj de sesioj por sciencaj komunikadoj aŭ debatoj devenas el malsamaj landoj, la lingvaj baroj malpligrandigas la rezultojn de la renkontiĝo.
En tiuj kongresoj, la malobservo de la lingvaj rajtoj de la uzantoj de minoritataj lingvoj estas facile konstatebla.
Estas tre evidente, ke la parolantoj de la tiea nacia lingvo – suprenigata al la kondiĉo de internacia komunikilo – ĝuas multe pli da facileco por prezenti kaj debati siajn ideojn. Pro tio, multaj el la partoprenantoj de tiaj kongresoj legos en siaj hoteloj la tekstojn de prelego aŭ de komunikado bone aŭdita, sed nur duonkomprenita.
Legante la tekstojn, ili pli bone povos kompreni la enhavon, sed perdis la oportunon debati, aŭ peti klarigojn pri la temoj.
Se, kiel demonstrate, naturaj lingvoj ne taŭgas por la rolo de interlingvo, la unika alternativo estas la uzado de konstruita lingvo, kiu devas esti neŭtrala, sen iu ajn politika, filozofia, kultura aŭ aparta etna ligilo.
Tiu ĉi ideala kondiĉo nur estos plenumata de idiomo ligita al neniu popolo, tio estas, lingvo konscie kreita celante la rolon de internacia komunikilo, lernonta de ĉiuj popoloj, kiel duan lingvon. Tiu ĉi estas la justa kaj simpla solvo por la problemo, ĉar ĉiufoje la lingvoj de interparolantoj estos malsamaj, ili uzos tiun lingvon internacian.
Tiu monda komunikilo jam ekzistas. Ĝi komenciĝis kiel simpla projekto eliranta el la cerbo kaj el la koro de idealisma junulo, kiu, antevidante la mondon, en kiu li ne sukcesus vivi, prezentis, en 1887, anticipan solvon de tiu ĉi grava homa problemo.
Kvankam ne profesia lingvisto, lia universala kaj socilingvistika konceptoj transcendis la epokon. Li sciis, ke estis lanĉanta nur projekton, proponon ebligantan naskiĝon de lingvo, kiu reprezentos gravan paŝon, veran markoŝtonon en la historio de la Homaro.
Oni devas rimarki, ke tiu ĉi paŝo en la historio de monda komunikado ne estis farita de iu ajn ekstera forto. Ĝi devenis el la evolua forto imanenta en ĉiu homa estulo, ĉar la monda komunumo kiu adoptis, kiel ilo por supernacia komunikado, la projekton de la pola junulo, donis al ĝi la spiron de vivo, suprenigante ĝin al la stato de vivanta lingvo, kiu jam konas maturiĝan periodon jam de pli ol unu jarcento.
La komunumo uzanta Esperanton, malgraŭ ke ĝi konsistas la plej vasta etna kaj socia kultura varieco, kiun la mondo konas, tiu komunumo konstituas harmonian homan grupon, kiu kuniĝas ĉirkaŭ noblaj idealoj pri frateco, komprenado, respekto al ĉiaspeca kulturo, al etnaj diversecoj kaj precipe al la legitima rajto sinkomuniki rekte kun la tuta mondo.
José Passini
jose.passini@gmail.com
Read Full Post »