Antaŭ kelkaj jaroj, en seminario de instruistoj pri angla lingvo, kiun mi partoprenis, unu el la prelegantoj diris emfaze ke la angla lingvo havas kiel subtenilon la popolojn kiuj uzas ĝin kiel sian nacian lingvon. Daŭrigante sian prelegon, li asertis ke pro tio la angla fariĝis internacia lingvo, tio estas, pro la forto kaj apogo de tiuj nacioj. Por valorigi tiun aserton, li petis al mi “permeson” citi Esperanton, kiu, laŭ lia vidpunkto, ne sukcesis fariĝi monda lingvo ĉar al ĝi mankas ĝuste tiun nepran nacian subtenilon. Daŭrigante sian paroladon, li taksis Esperanton kiel klopodo tute malsukcesa, kiu estas bone enterigita en ŝtala ĉerko en la granda tombejo kie situas la grandaj utopioj de la homaro.
kompreneble mi petis permeson kantraŭstari lin, dirante ke li estas misinformita pri la afero, ĉar Esperanto ne povas esti konsiderata malsukcesintan eksperimenton, ĉar ĝi vivas kaj progresas. Mi diris ke ĝi havas tiun nepre necesan popolan subtenilon, sen kiu iu ajn lingvo ne estus vivanta. Sed ekzistas grava diferenco, kiun li ne vidas: la subtenilo de Esperanto ne devenas de iuj difinitaj nacioj, sed de la tuta mondo. Lingvo vere internacia nepre devas esti internacie apogata. Apogo devenanta de difinitaj popoloj deprenas de iu lingvo la esencan kondiĉon por esti internacia, tio estas, la neŭtralecon.
Kiel oni povas konstati, la misinformo pri Esperanto estas granda.
En sia valora verko “Esperanto sen Antaŭjuĝoj”, nia karmemora Walter Francini transskribas opinion de Profesoro Valnir Chagas, kiu diras: “Lingvo ne valoras pro si mem; sed pro la kulturo de ĝi entenata. Esperanto ne imponis ĝis nun, malgraŭ sia mirinda simpleco, ekzakte tial, ke ĝi ne havas la esencan elementon de iu ajn idiomo: kulturon. Kaj ĉar mankas al ĝi tiu homa substrato, al ĝi mankas animo, mankas vivo (…).”
Oni analizu la suban aserton de la aŭtoro: “Lingvo ne valoras pro si mem; sed pro la kulturo de ĝi entenata.“
Oni povas kontraŭstari, dirante ke lingvo valoras pro si mem. Eĉ se ĝi estus uzata nur kiel komunikilo ĝi havus sian valoron. Eĉ se ĝi ne estus kondukilo de kulturo, ĝi povus atingi sian celon, tio estas, ebligi simplan komunikadon inter homoj.
Ĉu la lingvo de surdmutuloj entenas kulturon en si mem? Rimarku ke ne temas pri alfabeto de surdmutuloj, sed pri lingvo de signaloj, kiel ASL (American Signal Language). Kiu povas diri ke ĝi ne valoras pro si mem? Sed estas rimankinde ke tia ne estas la situacio de Esperanto, kiel ni vidos poste.
Nur tre malmultaj personoj lernas fremdan lingvon celante ties literaturon, ties kulturon. Ekzemple lerni la anglan por legi Ŝekspiro en la originalo, aŭ la germanan por legi Göethe, aŭ la italan por legi Dante.
Kompreneble la citita aŭtoro diras tion, ĉar li konas nenion pri Esperanto. La saman opinion havas, bedaŭrinde, amaso da homoj, pro manko de informoj pri la internacia lingvo. Malfeliĉe, multaj kleruloj pri lingvistiko kaj aliaj sciencoj aŭdas kaj ripetas tute papage tiajn diraĵojn sen serĉi la veron, sen iomete mediti pri tio, kion ili diras… Tamen oni devas diri, ke manko de informoj pri Esperanto ekzistas ne nur en Brazilo, sed ĝenerale en la tuta mondo.
Pro tio, oni povas konkludi, ke estas konsilinde ke ĉiuj esperantaj kongresoj, ĉu naciaj, ĉu internaciaj enmetu en siajn programojn nacilingvajn prelegojn, kies celo estu elmontri, evidentigi al la neesperantista mondo la vivantan universalan lingvon Esperanto, kiu estas vivanta – ne nura komunikilo – ĉar ĝi entenas riĉan universalan kulturon.
Oni devas rimarki ke la scio de iu ajn lingvo ĉiam malfermas larĝan pordon al kulturo.
Ĉiu lingvo estas kondukilo de varispecaj informoj pri sentoj, tradicioj, artaj manifestiĵoj, moroj, kredaĵoj, kies tutaĵo nomiĝas kulturo. Lingvo kaj kulturo estas tutaĵo neapartigebla kiel la du facoj de medalo. Ne estas kulturo sen lingvo, aliflanke vere vivanta lingvo ne ekzistas sen kulturo.
La kono de iu nova nacia lingvo kondukas al nova kultura mondo, malfermas larĝan pordon al kulturo, sed ne al monda kulturo! Kiam oni kapablas uzi fremdan lingvon nur supraĝe, tia uzo ne liveras eniron en la mondon de kulturo. Kiam oni nur kapablas peti aŭ doni informeton surstrate, aŭ balbuti kelkajn vortojn por savi sin de soifo aŭ malsato, oni uzas lingvon kiel simpla komunikilo, ne malofte surbaze de antaŭpreparitaj frazoj, kiuj estas ripetataj tute parkere, kiel numera kodo. Tia uzado ne signifas plena posedo de iu lingvo, do ne signifas aliro al la kulturo ke ĝi entenas.
Kontraŭe, se oni bone posedas iun lingvon, oni havas ilon por penetri ĝian mondon kaj konsekvence ricevi informon – eĉ influon – pri socia, intelekta, senta formado de difinita popolo. Tiamaniere oni havas eblon koni modelojn de sociaj kondutoj, de artoj, de kredaĵoj, de institucioj kaj de aliaj produktoj de aktivecoj de tiu socia grupo, tio estas, la kulturo de tiu popolo. Pro tio la amasa instruado de unu sola fremda lingvo en iu lando influas la kulturon de ties popolo. Sed ni devas rimarki, ke tiu influo ne estas universala. Se oni volas konstati tion, observu Brazilon dum la deknaŭa jarcento kaj la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento.
Estas facile konstatebla la influon de la franca kulturo sur brazila socia vivo, en la politiko, en la literaturo kaj en la artoj ĝenerale. Tiutempe la mezgradaj lernejoj (eĉ multaj bazaj) instruadis la francan lingvon. La granda plejmulto da brazilaj studentoj iradis al Francio. Multaj francdevenaj religiaj societoj fondis lernejojn ĉi tie kaj dissemis la konon de la franca lingvo, konsekvence de la franca kulturo. Se oni faras la saman observon hodiaŭ, oni konstatas, ke la influo estas tute malsama, tio estas, la influo estas de Usono, anstataŭ de Francio, dank’al la amasa instruado de la angla lingvo.
Fine, neniu povas nei, ke lingvo kaj kulturo ĉiam iras kune. Ili estas nedisigeblaj. Lingvo estas kondukilo al kulturo, sed nacia lingvo ĉiam kondukas al iu difinita kulturo, tio estas al la kulturo de la popolo kiu uzas ĝin ĉiutage, kiel sian nacian lingvon. Neniam iu nacia lingvo estas irejo al internacia kulturo. Eĉ kiam ĝi estas uzata kiel internacia lingvo, ĝi ĉiam spegulas la penson kaj la interesojn de sia popolo.
Oni uzos kiel ekzemplon la anglan lingvon, kiu estas uzata nuntempe kiel internacia komunikilo en preskaŭ la tuta mondo: Se ĉino, aŭ ruso, aŭ usbekano, aŭ estono, aŭ finno verkas libron, kiu ne interesas al la popoloj kiuj parolas la anglan denaske, tiu verko havas tre malmultajn ŝancojn esti tradukita en tiu lingvo.
Neniam, aŭ preskaŭ neniam oni tradukas verkon en la anglan, en la francan aŭ en alian fremdan lingvon celante universaligi ĝin. Do estas trompo imagi, ke se oni lernas la anglan, ĉar ĝi estas pli malpli komprenata tra la mondo, oni havas oportunon koni aŭ ekhavi universalan kulturon.
Oni ripetu: la persono, kiu lernas iun fremdan lingvon, ekzemple la francan, malfermas siajn pordojn al vasta, vastega kulturo, oni ne povas nei tion! Sed kvankam vasta, ĝi ne estas monda, universala. La franca lingvo liveras aliron al tiu kulturo, kiu interesas al la landoj kie ĝi estas parolata kiel nacia lingvo.
Tamen, la regulo ne estas absoluta. Vere ekzistas esceptoj: kelfoje aperas, kvankam tre malofte, libroj rekte verkitaj en fremda lingvo, kiel bedaŭrinde faris fama brazila kirurgo, kiu publikigis sian ĉefverkon en la angla lingvo. Plia bedaŭro: dum multaj jaroj ne ekzistis traduko de tiu verko en la portugala. Oni bone scias, ke se li publikigus sian verkon en la portugala, li eble sukcesus vendi dekonon de la kvanto kiun li jam vendis de la angla eldono – eble malpli!!! Tamen, malgraŭ la profunda respekto kiun li meritas, kiel tre kompetenta kaj karitatema kirurgo, vere mondfama, mi bedaŭras, ke li ne havis paciencon por atendi ĝis la momento, kiam certe pro la nekontestebla valoro de tiu verko, ĝi estus tradukita en fremdan lingvon, eble en la anglan, aŭ en la francan.
Mi ne volas kritike analize ĝisfunde tiajn agojn de niaj samlandanoj ĉi tie, ĉar la afero estas bona temo por alia prelego, sed oni devas registri, ke agante tiamaniere oni perdas bonan oportunon montri al la mondo, ke ankaŭ en Brazilo oni produktas kaj publikigas sciencon kaj – pli grave – ke ĉi tie ekzistas publiko por legi ĝin! Bone, ni reprenu la temon:
Post tiuj konsideroj, oni facile konkludas, ke nur lingvo vere internacia, ne apartenanta al iu socia grupo aŭ popolo, estas kapabla sin oferi kiel efika irejo al vera internacia kulturo, ĉar kiam oni tradukas nacian verkon en tian internacian lingvon, oni celas diskonigi ĝian entenon ne al iu difinita popolo – kiel oni faras kiam oni tradukas en nacian lingvon – sed al la tuta mondo. Tian tradukon oni ne faras laŭ la intereso aŭ neceso de iu difinita societo, sed oni faras ĝin celante la tutan mondon.
Sed oni rajtas demandi ĉu jam ekzistas internacia lingvo, kies vivo estas sendependa de volo, gusto, neceso, intereso aŭ helpo de apartaj sociaj grupoj aŭ nacioj. Nuntempe, en la tuta mondo, la sola, la unika lingvo kiu prezentas tian kondiĉon estas la lingvo internacia Esperanto. Tiu lingvo, krom siaj gramatikaj kaj lingvistikaj avantaĵoj, prezentas evidentan sendependecon ĉu politikan ĉu socian, facile konstatebla, se ne mem evidenta.
Ĝis nun, nur la internacia lingvo Esperanto ebligas aliron al vere internacia kulturo, kiu spegulas la plej universalan kulturon. Malgraŭ la fakto, ke ĝi estas la plej juna el la lingvoj vivantaj en la mondo, ĝia literaturo kondukas al universala kulturo en du diversaj manieroj:
La unua estas pere de la naciaj verkoj tradukitaj en Esperanton. Tiuj estas libroj verkitaj laŭ intereso aŭ gusto de aparta socia grupo, tio estas, de difinita popolo. Kial oni tradukas ĝin en Esperanton? Kiam oni konstatas, ke ĝi entenas valoron kiel universalan verkon, oni tradukas ĝin en Esperanton.
La dua maniero estas tiuj verkoj rekte verkitaj en Esperanto. Ni pritraktu unue la tradukitajn verkojn:
La tradukita literaturo estas treege signifa en Esperanto. Jam en sia “Unua libro” Zamenhof aperigis tradukitajn poemojn de Heine. La unua esperanta revuo “La Esperantisto” havis ĉiu numere literaturan rubrikon. Tio evidentigas, ke Esperanto, ekde sia naskiĝo, montrigxis ne kiel simpla mekanika komunikilo, aŭ malvarma, sensenta teknika komunikilo aŭ kodo, sed kontraŭe, ĝi montriĝis kiel lingvo plene kapabla ricevi kaj dissemi varian literaturon, kiu ĉe la lasta linio, estas registro de kulturo.
Ivo Lapenna, en sia fama verko “Esperanto en Perspektivo”, jam en la jaro 1974 listigas kaj komentarias la ĉefajn tradukitajn verkojn apartenantajn al tre varia literaturo, kiuj devenas el 48 landoj. Sed, la listo jam multe kreskis…
Notinda en la kampo de tradukita literaturo estas la verko de Francisko Valdomiro Lorenz “Diverskolora Bukedeto”, kiu entenas poeziaĵojn el 40 lingvoj inkluzive la latina, la grega kaj la sanskrita. Ankaŭ meritas apartan mencion la laboro de Antoni Grabowski, kies ĉefverko “El Parnaso de Popoloj” entenas verkojn tradukitajn el 30 malsamaj lingvoj. Flanke de la vasta kaj riĉa tradukita, staras la originala esperanta literaturo. Tio estas, la literaturo rekte verkita en Esperanto. Ĉi tie Esperanto reliefe distingiĝas kiel fonto-lingvo. Konstante aperas nacilingvaj tradukoj de Esperantaj originalaĵoj en pluraj landoj, inkluzive en Brazilo. Kelkaj esperantaj verkoj estas tradukitaj en plurajn lingvojn, ekzemple “Mi komprenas Fine la Radion”, de Eŭgeno Aisberg, kiu estas tradukita en pli ol dudek lingvojn.
Oni devas rimarki, ke kiam oni parolas pri literaturo, ordinare oni pensas nur pri romanoj, noveloj, poeziaĵoj kaj similaj. Sed ĉi tie oni ne limigas la sencon de la vorto al la koncepto de beletro. Literaturo estas komprenata ĉi tie en sia vasta kaj ampleksa senco, nome: “Tuto de la spirita verko koncernanta la vivon de iu nacio, epoko”, kiel registras Plena Ilustrita Vortaro.
Esperanta literaturo entenas verkojn pri beletro ĝenerale, kaj ankaŭ pri scienco, filozofio, politiko, arto, religio, kaj tiel plu. Esperanto meritas mencion ankaŭ kiel ponto-lingvo. Uzi Esperanton kiel ponto-lingvo signifas fari tradukon el esperanta traduko, prefere al la originala lingvo. Tamen kelkfoje ne temas pri prefero, sed pri kapablo, ĉar ekzistas lingvoj kiuj estas tre malmulte konataj, tial tradukisto por ĝi preskaŭ ne ekzistas.
Notinda estas la japana traduko de La Libro de la Spiritoj, originale verkita en la franca. La traduko en la japanan estas farita el la esperanta traduko, ne el la originalo. La amaso da verkoj tradukitaj el multaj lingvoj elmontras, ke la universaleco de Esperanto ebligas oportunon al malpli konataj lingvoj diskonigi siajn verkojn kaj interŝanĝi siajn kulturojn.
Krom la literaturo ekzistanta en libroj, ekzistas tiu de la periodaĵoj, kiuj, oni bone scias, superas la centon kaj devenas de dekoj da landoj.
Kaj kion diri pri la fakaj asocioj aliĝintaj al Universala Esperanto-Asocio? Ankaŭ ili transdonas universalan kulturon:
Por diversaj mondkonceptoj, profesioj, religioj, ŝatokupoj ktp ekzistas 71 fakaj Esperanto-asocioj.
8 el ili aliĝis al Universala Esperanto-Asocio.
38 havas kontrakton pri kunlaboro kun UEA.
2 asocioj funkcias kiel fakaj sekcioj de TEJO.
Aliaj ne havas formalan ligon kun UEA.
Ĉiu asocio estas vehiklo de internacia kulturo.
Apartan mencion meritas Sennacieca Asocio Tutmonda – SAT, la unika societo en la mondo, kiu uzas nur Esperanton.
Por ni, brazilanoj, estas aparte menciindaj du asocioj: Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, kiu eldonas librojn kaj sian ĉiujaran Almanakon Lorenz en Esperanto. Asocio pri Filozofio Kultura Fondaĵo Simpozio, kiuj eldonas filozofian revuon, kiu nomiĝas Filozofia Revuo Simpozio.
Krom tio, oni ne povas forgesi Brazilan Spiritisman Federacion, kiu jam eldonis dekojn da libroj en Esperanto. Multe pli ol en aliaj lingvoj. Sed estas aliaj esperantaj kulturfontoj, kiuj liveras kulturon. Kongresoj de Esperanto, naciaj kaj internaciaj, kie kunvivadas dum kelkaj tagoj personoj devenaj de diversaj partoj de la mondo.
Krom la enriĉiga interŝanĝo de spertoj okazas ankaŭ kursoj kaj prelegoj. Korespondado ĉu letera, ĉu interreta kun alilandanoj, kiuj amase ekzistas en Esperantujo, ebligas interŝanĝon de valorajn informojn, kiuj en la lasta linio signifas kulturan interŝanĝon.
Kial kelkaj diras, ke mankas kulturo al Esperanto? Ĉu misinformo? Ĉu malinformo? Ĉu manko de informo?
Oni devas diri al ili, ke neniu projekto sukcesas fariĝi vivanta lingvo sen praktika uzado, sen propra literaturo, sen fariĝi kultura disvastiganto.
Kiamaniere Esperanto ebligas aliro al kulturo? Ni jam vidis ke ĝi posedas vastan bibliotekon, kiu estas universala pro la varieco de la origino de siaj verkoj kaj pro la varieco de la kampoj de aktivecoj, kiujn tiuj verkoj pritraktas.
Nur la posedo de lingvo vere internacia kiel Esperanto ebligas vojon al internacia kulturo en tiom da vasteco.
Esperanto liveras vojon ne nur al iu aparta nacia kulturo, sed al la granda bukedo de pluraj naciaj kulturoj, kies tutaĵo signifas internacia, vera universala kulturo.
Esperanto kaj internacia kulturo, José Passini.
Read Full Post »